Parmenion
POR LA VIRGULINO HELENA
Jen mi, tombo de Helena virga. Post sia frat' ŝi mortis,
la patrino do funebras per duobla verŝo de larm'.
Afliktita estas ĉiu svatiĝanto: neniu povis
havi ŝin, ĉies esperon rompis do egale la mort'.